La Abasida Revolucio referencas al la nuligo de la Umajida Kaliflando (661–750), nome la dua el la kvar ĉefaj kaliflandoj en la komenco de la historio de Islamo, fare de la tria, nome Abasida Kaliflando (750–1258). Veninte al povo tri jardekojn post la morto de la islama profeto Muhammad kaj tuj post la Raŝiduna Kaliflando, la Umajidoj estis feŭda Araba Imperio reganta super loĝantaro kiu iĝis pli kaj pli ne-araba same kiel dekomence ĉefe ne-islamana. Ne-araboj estis traktitaj kiel duaklasaj civitanoj senkonsidere ĉu ili estis aŭ ne estis konvertitaj al Islamo, kaj tiu malkontento kiu estis super religioj kaj etnoj finifine kondukis al la forigo de Umajidoj.[1] La Abasida familio postulis devenon el al-Abbas, nome onklo de la Profeto.
La revolucio esence markis la finon de la Araba Imperio kaj la komencon de pli inkludema, multetna ŝtato en Mezoriento.[2] Rememorita kiel unu el la plej bone organizitaj revolucioj dum sia periodo en historio, ĝi reorientigis la fokuson de la Islama mondo orienten.[3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search